Demando pri traduko

25% GOOD (8 votes)

  Saluton,

Mi estas tradukanta la retejon de Polyglot. Foje tio ne estas facila tasko. Mi komencis traduki la anglan vorton "member" kiel "membro". Poste, mi trovis, ke ĉe la portalo oni informis pri la nombro de homoj en la retejo per la vorto "ano". Ĉu vi preferas "ano"n aŭ "membro"n. Krome, inter la unuaj tradukintoj de la retejo unu el ili uzis "ano"n kaj alia "membro". Nun mi devas unuecigi la tekston, kompreneble. Ĉiumaniere, ne tro gravas. Ambaŭ vortoj estas kompreneblaj de ĉiuj.

Amike,

Belgabirdo

Comentarii

Gafuriano profile picture GafurianoMay 2010

  Diferenco inter tiuj ĉi du vortoj estas en tio ke "membro' estas komprenebla al plia internacia publiko, dum "ano" estas nura "espa naciismo". :-)   ne tre komprenebla al la eksterespa anaro. Do, mi voĉdonas por la "membro" kiu en la rusa traduko ofte asociiĝas kun la nur "vira seks-naciisma" atributo per kiu maskloj ŝatas timigi femalojn, precipe nokte kaj precipe ĉastajn.

esperantistabr profile picture esperantistabrFebruary 2010

Ŝajnas al mi, laŭ mia sperto en Ipernity kaj Facebook, ke "membro" estas pli uzata kaj akceptebla ol simple "ano".